Nova IRC-a kanalo por esperanto

[Alternative version of the Indi in the Wired logo, coloured green (the Esperanto colour).]

Mi uzas la reton IRC-an Rizon por mia propra kanalo (#indi); oni povas tie kontakti min, kiel priskribas (angle) en la paĝo “Contact” (“Kontakti”). Sed en tiu reton, ne ekzistis kanalo por aŭ pri esperanto. Nu, de nun, unu ekzistas.

Mi kreis la kanalon #esperanto en Rizon. Mi intencas, ke ĝi estos loko kie iu ajn povas paroli esperante pri ajna temo, ke ilin plaĉas.

Ĝi estas tre nova kanalo, do ĉio ankoraŭ ne perfektas. (Ekzemple: Mi volas, ke neniu aŭtomate akirus staton “operatoro” (aŭ aliajn statojn), kiam si enveniĝus la kanalon. Mi volas, ke ĉiu havas la staton saman en la kanalo, ĉar ĝi plej bone taŭgas al la filozofio esperanta. (Se situacio estiĝas laŭ kio operatoro bezoniĝas (kiel mistrakado aŭ spamo), persono rajtiga povas akiri staton op, solvi la problemon, poste cedi la staton op.) Bedaŭrinde, tio ne funkcias. Ankoraŭ.)

Ankaŭe, ĉar ĝi estas nova kanalo, neniu tie frekventas, kaj la kanalo estas (preskaŭ) vaka. Mi tie estas, kompreneble, sed mi ne flue parolas esperato. (Tio estas pro tio ke mi ne ofte ekzercas, kio estas ankoraŭ kialo por kreii la kanalo en la reto kiu mi plej ofte uzas.)

Pro tiuj kialoj, se vi nur volas kanalon IRC-an por paroli esperanton, ekzistas alia, pli bona kanalojn en aliaj retojn, kiu havas multe da personojn. Sed se vi jam uzas la reton Rizon, mi bonvenigas vin vizitii la kanalon, kaj tie resti se vi volus. Mi verŝajne tie estos, sed mi eble ne estos ĉe mia komputilo, do se mi ne respondas, bonvolu pacienci.

Mi bezonas, ke mi vidos vin en #esperanto je Rizon!

CC BY-SA 4.0 <span lang="eo" xml:lang="eo">Nova <abbr>IRC</abbr>-a kanalo por esperanto</span> by Mark A. Gibbs is licensed under a Creative Commons Attribution-ShareAlike 4.0 International License.

Leave a Reply